La Ventoj de Santa Ana

January 11, 2026 (Dimanĉo)

Hodiaŭ estas dimanĉo la 11-a de januaro 2026. Hodiaŭ estas ekstreme venta tago. En suda Kalifornio ni povas sperti fortajn ventojn, kiuj blovas de oriento al okcidento. Ĉi tiuj ventoj estas konataj familiare kiel la ventoj de Santa Ana. Hodiaŭ la ventoj de Santa Ana blovas je konstanta rapideco de 25-30 mejloj por horo (40-50 kilometroj por horo), kun ventoj ĝis 70 mejloj por horo (112 kilometroj por horo).

Mi subite vekiĝis ĉirkaŭ la unua horo matene per la sonoj de la vento frapanta la fenestron de mia dormoĉambro. “Entrudiĝinto certe provas eniri mian hejmon!” mi pensis al mi mem. Tamen, dum mi malrapide akiris ĝustajn rezonkapanlojn, mi komprenis ke temas nur pri la ventoj de Santa Ana, kiuj forblovis, kiel ĉiam faras.

La ventoj de Santa Ana blovas varman aeron el la dezertaj regionoj al nia suda Kalifornio lulilo de civilizo. Tipe tio signifas, ke ekzistas pliigita fajrodanĝero por niaj komunumoj. Tamen, ni estas bonŝancaj, ke ni havis multe da pluvo dum la pasintaj kelkaj monatoj. Mi ĝojas diri ke, por la unua fojo en dudek jaroj, Kalifornio ne estas en sekeco kaj niaj ŝancoj por spontaneaj arbaraj incendioj estas tre malaltaj.

An image depicting a ridge of high pressure building in the eastern deserts of California blowing hot air towards the California coastal cities.

Ankaŭ estas danĝeraj dum veturado de veturilo. La fortaj ventoj de Santa Ana povas facile renversi ajnan veturilon se la veturilo veturas je rapidaj rapidecoj. Estas plej bone kaj sekure resti hejme kaj sekurigi iujn ajn objektojn sur la propra korto.

Koncerne min, mi pasigos mian dimanĉon hejme. Mi daŭre praktikos mian Esperanton, faros iom da legado en la Germana, kaj daŭrigos miajn mandarenajn lecionojn per Duolingo kaj HelloChinese.

Kiel iras ĉi tiu dimanĉo, la 11-an de januaro 2026 kie vie loĝas? Sciigu min en la komentoj sube. Mi amas konektiĝi kun novaj homoj en la tuta mondo.


Ĉeers,

Previous
Previous

Bei Disney Besuch